← Back to list

Prezentante min al vi

Saluton. Mi estas Lilia. Mi esperantistiĝis en la jaro 2015. Mi estas usonano, kaj mi estas en la tria jardeko de mia vivo. Miaj interesoj…

Lilia in Muŝkalkulanto · 2020-06-12 01:34 · 10 claps · 1.6 min read
#esperanto #celoj #lingvo #arto #maldikiĝo
Open on Medium ↗
Wiki topics: 🧘 · Spirituality

Prezentante min al vi

Saluton. Mi estas Lilia. Mi esperantistiĝis en la jaro 2015. Mi estas usonano, kaj mi estas en la tria jardeko de mia vivo. Miaj interesoj estas diversaj, sed miaj ĉefaj ŝatokupoj estas lingvostudo, desegnado, kaj videoludado.

Mi komencis blogon ĉefe por ekzerci min en Esperanto. Krom ekzerciĝo, mi aldone volas publike skribi miajn celojn. Per publika skribado de tio, mi pensas ke mi ne rezignos ilin. Tia praktiko jam tre helpis min pri lingvostudo. Mi havas tian taglibron de celoj pri lingvostudo en la angla. Sed, mi pensis ke skribi tion esperante pli bonus. Kaj, se tio helpus min pri lingvostudo, kial ne ankaŭ blogi pri miaj aliaj celoj?

Mi havas multajn celojn. Pri lingvoj, mi volas lerni la japanan, la hispanan, kaj eble aliajn. Mi havas meznivelon en la japana, kaj baznivelon en la hispana. Fojfoje ankaŭ la korean mi studas, sed ne tiom serioze. Kompreneble, mi ŝatus plibonigi mian regon de ankaŭ Esperanto.

Mi volas lerni la japanan ĉar mi loĝis en Tokio du jarojn kaj mi tre ŝatis la kulturon kaj la lingvon. Kaj la hispana interesas min ĉar ĝi estas oftega lingvo en la urbo kie mi loĝas. Mi havas bonan amikon kiu estas koreaparolanto kaj mi ŝatus lerni pli da la lingvo por tiu kialo. Sed, kaj la japana kaj la korea estas tre malfacilaj lingvoj, kaj mi ne pensas ke mi povas serioze studi ambaŭ samtempe.

Krom lingvostudo, mia plej grava celo nuntempe estas maldikiĝo. Mi volas perdi pezon por saniĝi. Mi havas antaŭdiabeton, sed per dietado mi povas ŝanĝi tion. Por maldikiĝi, mi provas promeni ĉiutage kaj mi kalkulas kaloriojn. Mi havas kelkajn malsanojn kiuj malfaciligas maldikiĝon. Ĉefe, mi ne povas eliri eksteren dum la tago. Mi havas gravan haŭtproblemon kaj por mi la suno estas danĝera. Aldone, mi suferas de deprimo kiu malinstigas min.

Pro la deprimo, mi ne plu ofte desegnas bildojn. Mi volas ke mi rekomencu kutimon de desegnado kaj mi esperas ke iutage mi verku komikson en Esperanto. Por rekomenci la kutimon de artverkado, mi lastatempe aĉetis farbojn kaj penikojn. Kutime, mi desegnis per komputilo, sed eble pentrado inspiros min.

Mi elektis la nomon Muŝkalkulanto el la Proverbaro Esperanta de Zamenhof. Iu kiu kalkulas muŝojn estas sencelema. Mi pensas ke tio estas problemo de mi. Espereble, eĉ muŝkalulanto povas ŝanĝi kaj atingi siajn revojn.

Bonvolu korekti min se mi eraras, kaj mi ĝojus se vi dirus viajn pensojn pri lingvostudo, maldikiĝo, artverkado, aŭ celojn kaj revojn.


메타데이터
post_id
264e3358eac0
slug
prezentante-min-al-vi-264e3358eac0
url
https://medium.com/mu%C5%9Dkalkulanto/prezentante-min-al-vi-264e3358eac0
canonical_url
https://medium.com/mu%C5%9Dkalkulanto/prezentante-min-al-vi-264e3358eac0
author_url
https://medium.com/@Lilia_eo
status
ok
fetched_at
2026-07-26 08:17:08