← Back to list

10 manĝaĵojn vi devas manĝi en Medano

“Kio estas Medano? Mi neniam aŭdis pri ĝi” ĉi tio estus ĝenerala reakcio, kion oni povus renkonti. Medano estas la urbo de manĝaĵo, kiun…

Nee · 2017-04-19 16:01 · 0 claps · 3.2 min read
#medano #manĝaĵo #loka #urbo #bongusta
Open on Medium ↗

10 manĝaĵojn vi devas manĝi en Medano

“Kio estas Medano? Mi neniam aŭdis pri ĝi” ĉi tio estus ĝenerala reakcio, kion oni povus renkonti. Medano estas la urbo de manĝaĵo, kiun oni ne ofte konas. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco de Norda Sumatero. Kvankam Medano estas la tria plej granda urbo en Indonezio, ĝi ne estas ofte konata. Sed se vi ŝatas manĝi, vi devas viziti Medanon.

Demandu iu ajn medanano “Kion fari en Medano?” kaj vi ricevus respondon kiel tiu, kiun oni ricevus el singapurano — ”Manĝi”

1. Bihun Bebek (Riznudelo de Anaso)

La plej bongusta riznudelo de anaso estus ĉe “Bihun Bebek Kumango” manĝejo. La supo estas la plej bona parto kaj ĝi estas kuirita dum longahoro.

2. Freshwater Lobsters (Freŝakvaj Omaroj)

Nu, ĉi tio ne estas fakte en Medano sed la vizito ne kompletiĝas sen viziti Toban Lagon, kiu situas ekster de Medano. Toba Lago estas la plej granda vulkanlago en la mondo, kie la pejzaĝo estas vizitinda. Vi povas vespermanĝi freŝakvajn omarojn flanke al la lago.

3. Sate Padang (Padanga Sateo)

Padanga Sateo estas farita de viando kaj manĝita kun densa saŭco. Ĝi povas ankaŭ esti servita kun rizkuko (lontong) se vi volas, kaj oni povas ankaŭ manĝi ĝin kun karea saŭco aŭ arakida saŭco. Vi povas trovi ĝin kun aliaj mirindaĵoj ĉe la strato de manĝaĵo “Jalan Selat Panjang”.

4. Goreng Pisang (Fritita Banano)

Singapuro ankaŭ havas frititan bananon, sed ĉu ekzistas tiel kiel ĉi tio? La fritita banano estas manĝita kun fromaĝo kaj ĉokolado. La lokanoj ŝatas ĉi tiun kombinaĵon. Ĉi tio estas en “Pilastro Cafe”.

5. Murtabak (Pankuko)

Ĝi similas manĝaĵon de la sama nomo, kiu enhavas viandon kaj cepon en Singapuro, sed pankuko en Medano estas pli simila al deserto. Ĝi estas manĝita kun kelkaj aldonaĵoj kiel fromaĝo, arakido kaj eĉ ĉokolada biskvito. Fromaĝo kaj ĉokolado estas la plej favoritataj. Unu el la plej popularaj estas “Murtabak Yurich”.

6. Tok Tok

Oni povas trovi ĝin ĉe “Jalan Kalimantan”. La nomo devenas el la sono, kiun la vendisto faras kiam vendante ĉi tiun manĝaĵon. Ĝi enhavas porkan inteston, porkan sangon kaj porkan haŭton.

7. Snake Meat (Serpenta Viando)

Ĉi tio estas eble la plej timiga en la listo, oni povas trovi ĝin ĉe la manĝejoj en “Jalan Semarang”. Oni diras ke ĝi estas pitono kaj ĝi estas fritita al perfekteco.

8. Curry Bihun (Karea Riznudelo)

“Rumah Makan Tabona” estas la manĝejo kie la lokanoj ŝatas. Vi povas havi kareon kun kokaĵo aŭ bovaĵo.

9. Ifumie Goreng (Fritita Nudelo)

Vi povas trovi ĉi tiun manĝaĵon ie en la urbo. La manĝaĵo estas nudelo fritita kun ovo, legomo, ktp. Vi vere ne povas preterlasi ĉi tiun manĝaĵon.

10. Avocado Coffee Float (Avokada Ĉokolada Glacitrinkaĵo)

“Macehat Coffee” estas la plej populara kafejo en Medano kaj ĝi estas bona loko por gustumi lokan kafon. Unu el la plej populara trinkaĵo estas avokada ĉokolada glacitrinkaĵo, kiu enhavas avokadon, ĉokoladan glaciaĵon kaj kafon. La unika gusto igas ĝin kiel la loka plej ŝatata.

Referenco:

10 Things You Should Eat In Medan, The Food City You Never Heard Of


메타데이터
post_id
491f6a7f985f
slug
10-manĝaĵojn-vi-devas-manĝi-en-medano-491f6a7f985f
url
https://medium.com/@teddynee/10-man%C4%9Da%C4%B5ojn-vi-devas-man%C4%9Di-en-medano-491f6a7f985f
canonical_url
https://medium.com/@teddynee/10-man%C4%9Da%C4%B5ojn-vi-devas-man%C4%9Di-en-medano-491f6a7f985f
author_url
https://medium.com/@teddynee
status
ok
fetched_at
2026-07-30 12:55:48