← Back to list

Ideo de Medana Urbo

Unufoje mi havis oportunon por prezenti mian urbon en unu tajvana senprofitcela organizo, kiu posedas belan ejon por librejo, biblioteko…

Nee · 2017-04-12 11:51 · 0 claps · 1.7 min read
#medano #indonezio #batako #toba #urbo
Open on Medium ↗
Wiki topics: 📟 · Gadgets & IoT 🧘 · Spirituality

Ideo de Medana Urbo

Unufoje mi havis oportunon por prezenti mian urbon en unu tajvana senprofitcela organizo, kiu posedas belan ejon por librejo, biblioteko kaj kulturcentro.

En Tajvano, multaj indonezianoj venas el Java insulo, homoj el Medano ne estas multaj. Fakte, la flugvojaĝo el Tajvano al Kuala-Lumpuro kaj poste, al Medano estas konvena.

Kvar plej grandaj urboj en Indonezio estas Ĝakarto, Surabajo, Bandungo kaj Medano. Medano situiĝas ĉe la norda parto de Sumatera insulo. Ĉi tiu insulo estas apud de Malaka Markolo kaj duona parto de Malajzio. Tiuokaze, Medano havas pli komunan aferon kun Malajzio kaj Singapuro ol Java insulo.

Medano havas kelkajn etnojn, ekz. ĉino, malajo, barato, javo, aĉeho, batako, ktp. La tuttaga vivo estas vere plena de kultura riĉeco. Antaŭe, Medano estis regita de unu Malaja sultano, poste la nederlandanoj venis kaj regis ĝin ĝis la sendependeco.

La plej granda vulkanlago en la mondo — Toba Lago

La plej granda vulkanlago en la mondo — Toba Lago

Ĉirkaŭ Medano, oni povas trovi la plej grandan vulkanlagon en la mondo, kiu nomiĝas Toba-Lagon. Ĝi estas vere vizitinda. En la strato de Medano, oni povas trovi 10-pasaĝeran buseton kiel tio, kio estas en Tajvano. Ĉiu buseto havas sian propran nombron, kiu signifas la vojon. Alia komuna veturilo estas “Becak (tribiciklo)”. Ĝia nomo devenas el la hokiena lingvo, kiu signifas ĉevalaŭton. Oni bezonas demandi la prezon antaŭ ol rajdi ĝin.

La speciala afero de medana manĝaĵo estas ke hundviando-farita kaj porkviando-farita manĝaĵo estas facile trovebla. La nometo de hundviando-farita manĝaĵo estas “B1” kaj tiu de porkviando-farita manĝaĵo estas “B2”.

Oni ankaŭ povas trovi padangan manĝaĵon en Medano. Kiam oni manĝas en padanga manĝejo, la kelnero portos multajn pladojn sur siaj du manoj al via tablo. Vi pagos nur tiun, kiun vi manĝas el la pladoj.

Bela kelnero en padanga manĝejo

Bela kelnero en padanga manĝejo

[embed]

Bildo:

sydeen Flickr via Compfight cc

dreamindonesia

Referenco:

講座SP. | 02/16 | Teddy Nee 倪琨珉|隨談棉蘭 idea from Kota Medan


메타데이터
post_id
867105902020
slug
ideo-de-medana-urbo-867105902020
url
https://medium.com/@teddynee/ideo-de-medana-urbo-867105902020
canonical_url
https://medium.com/@teddynee/ideo-de-medana-urbo-867105902020
author_url
https://medium.com/@teddynee
status
ok
fetched_at
2026-07-30 13:00:56