Esperanto estas mia plej bona lingvo, kaj ĝi ankaŭ povas esti via
La plej bona afero pri Esperanto aŭ la sekreto por neniam kabei
Esperanto estas mia plej bona lingvo, kaj ĝi ankaŭ povas esti via
La plej bona afero pri Esperanto aŭ la sekreto por neniam kabei
Esperanto estas mia plej bona lingvo. Tio signifas, ke la lingvo per kiu mi povas plej precize kaj plej libere esprimi miajn proprajn pensojn estas Esperanto. Mi eĉ diras, al homoj kiuj ne konas Esperanton, ke mi parolas Esperanton pli bone ol mian denaskan lingvon (la Francan).
Fakte, mi ne povas ĉesi uzi Esperanton (kabei), ĉar tiam mi perdus mian plej bonan lingvan esprimilon. Tia perdo estas por mi neakceptebla. Esence, mi sentas ke mi tro bone lernis Esperanton por povi ĉesi uzi ĝin!

Esperanto funkcias per elementoj, kiujn oni povas libere kunmeti por krei novajn aferojn
Ĉu eblas lerni kaj paroli lingvon pli bone ol onian denaskan?
Kompreneble! Tio certe eblas per Esperanto. Esperanto estas multe pli simpla ol la Franca (kaj la Angla). Ankaŭ, Esperanto donas la certecon, ke se oni respektas malmultajn regulojn, oni ĉiam diros ĝuste. Ekz, sufikso ĉiam uzeblas kaj ĉiam signifas la saman aferon. Rezulte, neniu povas riproĉi al mi la manieron kiel mi skribas (kiu reflektas la manieron kiel mi pensas). Tio estas liberiga, ĉar esence, la lingvo donas al mi la eblon esti mi mem.
Ekzemple, kiel oni tradukus “La ĉiela blueco estas flora”? La Franca certe ne havas vorton por “blueco”. Ĝi eble havas vorton por “flora”, sed mi ne konas ĝin. Post multe da cerbumado, mi atingis la jenan tradukon “Le bleu du ciel ressemble à celle d’une fleur” (La bluo de la ĉielo similas al tiu de floro). Mi ne ŝatas ĉi tiun tradukon. La frazo estas pli longa, do ĝi estas malpli oportuna. La vorto “bleu” (bluo/blua/blueco) estas tro malpreciza laŭ mi. Mi ankaŭ bezonas tro da tempo por elpensi tian frazon en la Franca. Mi verŝajne dirus nenion.
(Fakte traduki al la Angla estas iom pli facile: “The blueness of the sky is flowerlike”. La Angla estas ofte pli tolerema al la kreado de novaj vortoj kompare al la Franca. Ĉu vi pensas ke mia traduko estas stranga, kaj pro tio estus neakceptebla? Nu, almenaŭ en Esperanto oni rajtas esti stranga.)
Kiom oni bezonas studi Esperanton por senti ke oni regas ĝin pli ol denaskan lingvon?
Mi mem havis tiun impreson post nur unu jaro de lernado. Sed mi ja studis ĝin dum almenaŭ horo ĉiutage. Mi tralegis vortarojn (evitinde) kaj gramatikajn librojn (malevitinde).
Multe antaŭ ol mi eklernis Esperanton, naturaj lingvoj kiel la Franca, la Hispana kaj la Angla multe ĉagrenis min pro siaj evidentaj limoj, kiuj agas kontraŭ mia sinesprimado. Kiam ĉiuj homoj malsamas, aĉas ke oni esprimado estas limigata per tio, kion aliaj homoj jam esprimis.
La afero kiu plej kuraĝigis min eklerni Esperanton estis artikolo (aŭ filmo?) de Claude Piron, kiu diras ke post prelegoj per Esperanto, li sentis sin multe malpli laca ol post prelegoj per tradiciaj hazardaj lingvoj. Mi ĉiam provas uzi la plej bonajn ilojn por miaj celoj, kaj Esperanto ŝajnis tiam al mi kiel la plej bona ilo por la celo esprimi min. Kelkaj homoj kontentiĝas pri aĉaj iloj, kiel la klavaron QWERTY aŭ AZERTY, sed verŝajne pro tio ke ili ne konas, aŭ ne kuraĝis studi la rapidajn kaj komfortajn klavarojn Colemak kaj BÉPO.
Kaj Claude Piron pravas. Kiam mi devas paroli en la Angla, mi devas imagi la sonon de ĉiu vorto tuj apud elparoli ĝin. Tio estas laciga. Mi ne bezonas fari tion per Esperanto. Esperanto estas skribita fonetike, do kiam mi elparolas en Esperanto, mi povas rekte uzi mian memoron de la skriba formo. Tio estas pli rapida kaj komforta, almenaŭ por mi. Mi neniam devas antaŭpensi pri listo de esceptoj por esti certa ke mi ne faros eraron. Ĉio iras unudirekte flue, de mia memoro de lingvaj elementoj, tra gramatikaj reguloj, ĝis mia buŝo.
Tamen, por atingi la punkton kie oni sentas sin pli libera per Esperanto ol per denaska lingvo, oni devas lerni novan pensmanieron: la tradicia pensmaniero estas “ĉio estas malĝusta, krom se ne”. En Esperanto, ĝi estas: “ĉio estas ĝusta, krom se ne”. Okaze de dubo, oni rajtas.
Kia Esperanto-kurso donas la impreson, ke oni regas sian esprimadon?
Kelkaj kursoj pli bonas ol aliaj por instrui tiun pensmanieron, per kiu oni vere pensas ke Esperanto estas persona esprimilo. Mi pensas ke kursoj kiuj fokusiĝas pri gramatiko, kaj pri la esprimpovo donita de ĉiu gramatika regulo estas pli bonaj. Kursoj kiuj kuraĝigas krei proprajn frazojn per propraj vortoj, kaj kiuj esplorigas ĉiujn gramatikajn eblojn estas la plej bonaj. Lerni estas krei. Plej ofte, la signifo de kunmetita vorto estas antaŭvidebla, sed ankaŭ postvidebla post kreado.
(Plej bone oni lernu kun homoj, ĉar tiu procezo ne estas aŭtomatigebla, ĉar oni bezonas homon por kontroli ĉu la rezultaj vortoj aŭ frazoj estas home kompreneblaj.)
Duolingo, la nuna plej populara lernilo, ne malbonas. Ĝi utilas por memori multajn radikojn, sed rilate al konstrua gramatiko, ĝi ne estas sufiĉa. Lernado per tradukado ne bone instruas ke oni povas diri pli ol per la lingvo uzita kiel bazo por la tradukoj. (Unu vorto en la Angla ne egalas al unu vorto en Esperanto. La diversaj signifoj de vortoj ne ĉiam tute bone kovriĝas.)
Por kompreni vorton en Esperanto, la arbitra traduko en nacilingva vortaro ĉiam malpli bonas ol la gramatika analizo de vorteroj/frazeroj. Per la memoro de malmultaj elementoj, kaj per la rego de malmultaj gramatikaj reguloj, oni povas esprimi sin pli facile ol per amasego de memorendaj nacilingvaj vortoj. Kaj se oni havas la certecon ke homoj pli facile povas kompreni onin (per regula dis-analiz-ad-o de vortoj), tiam oni ankaŭ havas la komforton, ke oni pli facile estas komprenata.
메타데이터
- post_id
- ca8cd5ce3424
- slug
- esperanto-estas-mia-plej-bona-lingvo-kaj-ĝi-ankaŭ-povas-esti-via-ca8cd5ce3424
- url
- https://medium.com/@vanege/esperanto-estas-mia-plej-bona-lingvo-kaj-%C4%9Di-anka%C5%AD-povas-esti-via-ca8cd5ce3424
- canonical_url
- https://medium.com/@vanege/esperanto-estas-mia-plej-bona-lingvo-kaj-%C4%9Di-anka%C5%AD-povas-esti-via-ca8cd5ce3424
- author_url
- https://medium.com/@vanege
- status
- ok
- fetched_at
- 2026-07-28 21:27:59